La plej strangega afero, kiun vikipedio malkovris al mi estas pugologio. Mi iomete scivolemis pri la vivo de Sylvester Stallone, kaj en ties (hispana) artikolo mi vidis ligilon al artikolo de sia patrino. Laŭ ĝi, la Sinjorino Stallone estas pugologiisto, alidirite, ŝi divenas la personajn estontecojn per rigardo al ties pugojn: la pugofendo, faltoj, verukoj, ktp. Nu, tio nur kaptis mian atenton pro sia strangeco, mi neniam volus scii pri mia estonteco per tiu metodo ĉar facile la rezulto estus fekan estontecon. Se iu interesiĝas pri tio iom pli, jen la artikoloj disponeblaj en ne-Esperantaj Vikipedioj:
https://pt.wikipedia.org/wiki/Rumpologia
https://ro.wikipedia.org/wiki/Ghicitor_%C3%AEn_fund https://lt.wikipedia.org/wiki/Rampologija
https://en.wikipedia.org/wiki/Rumpology
https://cs.wikipedia.org/wiki/Rumpologie
https://br.wikipedia.org/wiki/Talierouriezh