La plej antikva forumo en Esperanto

Ĝi nomiĝas soc.culture.esperanto, ĝi aĝas pli ol tridek jaroj, kaj estas… plurloke, en la plej antikva foruma reto de interreto: Uzreto (eble Volapukaĵo por junuloj), kreita en 1979. Nu, en la unuaj interretaj tempoj tio ne estis “forumo” sed “novaĵogrupo”, tamen, tio estas tute sama ideo.

Estas iomete mirinda tio, ke tiu reto ankoraŭ vivas kaj funkcias, ĉar ĝi iam iĝis neregebla maro de reklamoj. Ĝi postvivis plurkiale, sed pli kaj pli malkonata.

Pli ol verŝajne la plej antikva teksto, ankoraŭ videbla, skribita en Esperanto en interreto estas en Uzreto. Ne tiel facilas diri ĉu tiu teksto estas en la grupo soc.culture.esperanto. Verŝajne ne, sed kontroli tion nuntempe estas tro malfacila tasko (almenaŭ por mi kaj laŭ mia vera interesiĝo pri la afero, rilate al disponebla tempo). Ne tiel malfacile estas trovi la plej antikvan Esperantan tekston, ankoraŭ videblan en soc.culture.esperanto. Ĝi troveblas per Guglaj-Grupoj, sed komprenu tion, ke Guglaj-Grupoj nutras sin, parte, el Uzreto, sed ĝi ne estas Uzreto. Jen ĝi https://groups.google.com/d/msg/soc.culture.esperanto/nSuuAEmZMOM/qcvIPwq2OTcJ kaj sia dato estas la 22-a de marto de 1989. Kiel vi vidos, laŭ la kunteksto, la grupo jam funkciis pli frue, sed se pli fruaj mesaĝoj konserviĝas, verŝajne ili estas en delonge forgesita magneta bendo.

Por partopreni en soc.culture.esperanto oni povas uzi Guglaj-Grupojn, la senpagan servilon de Eternal-September (specifa programaro estas bezonata), aŭ serĉu alian novaĵogrupan servilon, eble estas pli senpagaj.

4 pensoj pri “La plej antikva forumo en Esperanto

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s