Du mapoj parolas

Ruĝaj punktoj montras feministajn manifestaciojn planitajn por la 8-a de marto.
Nombro da kronovirusaj kontaĝoj laŭ regionoj je la 12-a de marto.
Datumoj el Ministrejo pri Sano.

Se oni rigardas la du mapojn, rapide oni vidas tion, ke tie, kie okazis pli da feministaj manifestacioj (supra mapo), ankaŭ okazis pli da kontaĝoj (malsupra mapo)*. NE! Mi ne kulpas feminismon! Ĉar feministoj, ĉi-foje**, estis naivaj iloj por estrara politika propagando. La du partioj, kiuj estas en la estraro (PSOE kaj PODEMOS), uzas feminismon laŭ propraj politikaj interesoj. Jam de kelkaj jaroj, la manifestacioj de la 8-a de marto estas preskaŭ nur politika propagando de maldekstraj partioj. Tiel grava estas tiu tago por la nuna estraro, ke ĝi decidis neglekti ĉiun rekomendon de MOS kaj ne nur okazigi tiujn manifestaciojn, ĝi ankaŭ rekomendis al virinoj nepre ĉeesti manifestaciojn sen timi 19-an Kovidon.

Nun, la estraro (krom maldekstruloj kaj feministoj) senhonte diras tion, ke la manifestacioj certe ne estis problemo, ĉar tiu tago ankaŭ okazis multaj aliaj grandaj kunvenoj: sportaj, religiaj, politikaj kaj kulturaj. Jes ja! Ĉio tio okazis ĉar la estraro bezonis malpermesi nenion por senprobleme okazigi la manifestaciojn. Tial tiu semajnfino homoj kontaĝiĝis en manifestaciaj, politikaj, sportaj, kulturaj kaj religiaj kunvenoj. Kelkaj el ili havis dekojn da miloj da partoprenantoj kaj tiel nun jam estas pli ol 14 mil mortintoj (oficiale, ne oficiale, eble pli ol 20 mil) en Hispanio, multe pli, ĉar ili nur nombras mortintojn pro kronoviruso, se oni testis malsanulon pli frue ol mortiĝo.

Ili diras, ke neniu povus scii tion, kio estis okazonta. Nu, ili ja povis, kaj fakte sciis tion pro MOS, kaj Eŭropa Unio, krom la naciaj datumoj pri la afero, kiujn ili mem kolektas kaj devas interpreti. Fakte estas dokumentoj, kiuj pruvas tion, ke ili ja bone konis la danĝeron. Ja estas interesa tio, ke unu el la ĉefaj radiostacioj, du semajnoj pli frue ol la kvaranteno, aĉetis ĉion, kion ĝi bezonis por labori senprobleme dum la enfermiĝo.

Ĉernobilo ree kaj ree kaj neniu demisios aŭ eĉ pardonpetos. 😦

*Kompreneble, post pluraj semajnoj la situacio ŝanĝiĝis kaj aliaj regionoj havis pli kontaĝojn ol Eŭskio interalie ĉar post la semajnfino de la 13-a de marto okazis grandega forkuro de madridaj loĝantoj en ĉirkaŭajn regionojn cele de protekti sin. Tamen ili nur sukcesis kontaĝi al aliaj.

**Mi diras “ĉi foje“ ĉar feministoj, subvencie pagitaj , kutime, estas konsciaj komplicoj de estraraj agoj kaj decidoj.

3 pensoj pri “Du mapoj parolas

  1. Ĉu oni jam tiam, la okan de marto, sciis sufiĉe pri la viruso, por ke oni povus nuligi la manifestaciojn? Ĉu MOS sciis? Ĉu la hispana registaro aŭ la organizantoj de la manifestacioj sciis? Mi kredas ke ne. Tiel poste ni povas diri, ke estis malbona ideo organizi tiujn, sed tiuj nur akcelis malsaniĝon kaj ne eksplikas, kial tiom multe da homoj en Hispanio (kaj en Italio) malsaniĝis. Mi aŭdis pri klarigo, ke oni regule uzas antibiotikojn por kreskigi bestojn, speciale kokinojn kaj porkojn, en Hispanio kaj Italio. Tia senrespondeca uzo de antibiotikoj kaŭzas, ke homoj, kiuj manĝas tiajn bestojn, havas malplifortan kapablon rezisti malsanojn. Do ĉesu manĝigi antibiotikojn al la dombestojn (kaj ĉesu demandi malmultekostajn kotletojn ktp.)

    • Kiel mi diras en la teksto, ekzistas dokumentoj, kiuj pruvas tion, ke ili sciis sufiĉe pri la viruso, kaj kompreneble MOS ja sciis kaj ja malrekomendis tiajn kunvenojn, same kiel la Madrida urbodomo ankaŭ malrekomendis ilin ĉar la urbodomo estis bone informita de la ŝtata estraro. Tamen la estraro, nek malrekomendis, nek nuligis la manifestacion, ili malferme petis partopreni en ĝi. Vi rajtas kredi ion ajn, mi ja scias tion, ke ili sciis sufiĉe por nuligi la manifestacion.

      Kompreneble tio ne estas la sola faktoro de la problemo sed TIO ja estas unu el ĉefaj faktoroj, kiuj eksplikas kial Hispanio estas unu el la pli damaĝataj de la viruso. KAJ TIO ESTAS PAGENDA PER DEMISIOJ. Ili antaŭmetis sian propagandon antaŭ la sano kaj la vivoj de la popolo. Tio estas krima. Oni ne uzu feminismon por protekti krimulojn. Eble por vi la vivo de kelkaj kolektivoj estas pli valora ol la vivo de aliaj sed por mi, ĉiu vivo valoras kaj vivo de maljunuloj ne estas malpli valora ol tiu de junaj virinoj.

    • Ĉar mi ne estas sciencisto mi ne tuj rimarkis rimarkigendan eraregon en via hipotezo. La problemo, kiun vi mencias rilate al antibiotikoj nur rilatas al bakterioj, tute ne al virusoj. Antibiotikoj nek sanigas virusajn malsanojn, nek iel efikas sur la homa rezistado al virusoj, kaj kvankam troa uzado de antibiotikoj tute ne estas sana por homo ĉar kutime ili ankaŭ atakas bonajn bakteriojn, la problemo estas multe pli rilate al rezistado de bakterioj al antibiotikoj ol al la homa kapablo rezisti alispecajn malsanoj, interaliaj, virusaj.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s