Konsideroj pri ĉifromono

Jen kelkaj pensaĵoj pri ciferecaj valutoj kiel bitkoino:

La unua estas lingva ĉar iu en la Esperanta Vikipedio esperantigis la vorton bitcoin al bitmono kaj tio devus esti bitmonero. Ĉar nuntempe ekzistas pluraj bitvalutoj aŭ, pli ĝuste, ĉifrovalutoj, indas simple adapti ties nomojn aŭ, almenaŭ, esti pli ĝusta en la tradukado.

Pri la afero mem mi devas diri, ke estas multe pli malsimpla ol tio, kion oni pensus. Ne nur pro la komputika funkcimaniero, kiu funkciigas la sistemon, sed ankaŭ pro la uzado mem.

Ekzemple, oni pensus, ke pagi per ĉifromono estus senpaga ago, sed tio tute ne estas vero. Simplaj uzantoj devas pagi makleraĵon al ĉifromonaj ministoj, kiuj iel ankaŭ pagas ĉar minado estas multe kosta eĉ se profita.

Aldone, mi rimarkis iom da paranojo rilate al sekura konservado de la bitmonujoj. Iom prave. Multaj povus esti riĉaj se ne estus perdintaj la adresojn de siaj monujoj. Kaj, kompreneble, neglekti sekurecon, facile finos en ŝtelo.

Estas multaj ĉifrovalutoj, eble eĉ tro multaj. Tamen, oni devas kompreni tion, ke ne ĉiu el ili samas. Fakte, kelkaj projektoj ne nur temas pri mono, ekzemple, Etereumo, kies ĉifromonero estas Etero, ankaŭ enhavas mastrumadon de (inteligentaj) kontraktoj kaj ĵetonoj.

La sistemo, kompreneble, ne estas perfekta kaj havas solvendajn problemojn. Ankaŭ tial ekzistas tiom da malsamaj ĉifrovalutoj, kiuj provas solvi problemojn.

Ne ĉiu ĉifromonero same protektas privatecon. Tiu, kiu havas la Esperantan nomon Monero, ŝajne emas pli al privateco ol aliaj. Tial ĝi estas pli uzata de krimuloj.

La nuntempa ĉefa utilo de la afero estas investoj kaj spekulado. Tio malfaciligas ĝian uzadon por normalaj pagoj, tamen por komerci kaj subtenado de projektoj ankaŭ ĉifromono estas iom uzata.

Mi opinias eraron vidi la tutan aferon, kiel aĉaĵon eĉ se nuntempe la afero ne pretas por esti uzata en ĉiutaga vivo. Ĝi ankoraŭ estas disvolviĝanta, kaj (se ni postvivas al la jaro 2020) pli ol verŝajne iam ni uzos tute normale tian monon. Fakte, la teknologio de ĉifromono (ne ĉifromoneroj mem) jam estas uzata de bankoj. La demando estus ĉu estos valuto, kiu estos sendependa de ŝtatoj.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s