Ukronio kaj Esperanto

Ukronio estas literatura ĝenro, kiu metas demandon: “Kio okazus se historio disvolviĝis malsame?”

Ne eblas pensi pri ĉi tio kaj ne pensi pri ukronio rilate al Esperanto. Ja facilas demandi sin “kaj se la fina venko estus alveninta en la unua aŭ la dua jardeko de la 20-a jarcento?. Tiel facilas, tiel enuas.

Jen miaj proponoj:

  1. Zamenhof neniam elpensis Esperanton, kaj iĝis eminenta okulkuracisto. Volapük iĝis la plej parolata artefarita lingvo. En 2020, dum la kvaranteno, la kvincent Volapukistoj kunvenis per Zoom unua foje por priparoli la disvastigon de la lingvo dum la enfermiĝo.
  2. Ĉinaj komunistoj, post akiri povon, sukcese trudas Esperanton al ĉinoj. Iom post iom, la ĉinaj lingvoj malaperas. Esperanto estas malpermesita kaj punita lerni ĝin en okcidento ĝis la 21-a jarcento. Ĝia leĝigo en Eŭropo kaj Nordameriko helpas al Aliexpress venki Amazon-on, kiu malaperas. Lasta publika komunikaĵo de Jeff Bezos estis en Esperanto.
  3. George Soros post alveni en Anglujon estas ege helpata de la brita Esperantistaro. Li riĉiĝas sed li neniam veturas en Usonon. Esperanto iĝis ege populara en Unuiĝinta Reĝlando helpe de li. Anglikanismo reformas la lingvon, renomas ĝin Elizabetidon kaj igas ĝin sian ĉefan lingvon. Reĝino Elizabeto ordonas kavaliron al George Soros, kiu tiam helpis al J.K. Rowling publikigi la unuan libron de Harry Sorer (kie ĉiu magia ordono estis en Esperanto, ekz: Tute petriĝu!) kaj ĝia Elizabetida eldono aperis en 2001. La Nigra Merkredo neniam okazis.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s