Ne ĉio estas sendependiĝo

Se oni promenas en kelkaj hispanaj urboj, eblas trafi personojn, kiuj volas tion, ke ilia regiono estu sendependa ŝtato. Tio estas konita fakto. Tamen, multaj estus ege surprizitaj se ili trafus ekster Hispanio personojn, kiuj volas tion, ke ilia lando (re)iĝu parto de Hispanio. Tiaj personoj ekzistas, fakte, eĉ ekzistas, almenaŭ, unu movado en Ameriko: En Porto-Riko. Portorikanoj estas usonanoj, sed la rilato de ilia ŝtato kun Usono ne samas al la rilato de ĉiu alia usona ŝtato, ekzemple, portorikano ne rajtas voĉdoni en prezidentaj balotoj se lia oficiala loĝloko estas Porto-Riko. Nu, kelkaj (prave) vidas ke estas avantaĝoj se Porto-Riko reunuiĝas al Hispanio. Mi pensas, ke estas bona ideo, almenaŭ, se ili ankaŭ konscias pri la malavantaĝoj. Tamen, Usono tre malfacile akceptus tion.

Ankaŭ ekzistas tre malgranda kubana movado, sed ne en Kubo. En Ekvatora Gvineo en Afriko ankaŭ eblas trovi tiajn personojn, eble nur maljunuloj. Tamen, preskaŭ certe, tiu reunuiĝa volo nur ekzistas tie (prave) pro la diktatorecoj. Landanoj de Kubo kaj de Ekvatora Gvineo verŝajne vivus tre riĉe kaj feliĉe se ne estus diktatoreco en iliaj landoj kaj se mi pravas, Hispanio apenaŭ mankus al ili (kaj Usono…).

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s