Mi bedaŭris aĉeti dokumentan filmon pri Esperanto

The Universal Language estas dokumenta tridek-minuta filmo de Sam Green produktita en la jaro 2011. Mi tiam aĉetis ĝin, ĉar oni bone reklamis ĝin kiel interesan profesian filmon pri Esperanto. Mi pensis: Finfine io montrinda al ne-Esperantistoj. Mi bedaŭris la aĉetadon tuj post vidi ĝin la unuan fojon. Jes, mi iom certis pri tio, ke mi ŝatus ĝin, almenaŭ, iom. Sed mi tute ne ŝatis ĝin. Mi ĵus revidis ĝin kaj mia opinio samas. Ĝi estas mallonga, kaj mi dankas pro tio, ĉar ĝi estas enua, malrapida kaj seninteresa (eĉ se mi povis vidi homojn, kiujn mi renkontis dum miaj vojaĝoj). Laŭ mi, por fari ion interesa, intervjuoj mankas. Oni vidas tro longe multajn silentajn personojn, en stranga tro proksima perspektivo, kaj kelkaj el ili videble sentas sin malkomforte. Mankas al ĝi interesaĵoj kaj materialo. Kiel tio eblas se li estis kaj filmis en pluraj kongresoj? Ĉu li vere volis fari la filmon? Mi ja supozas, ke Sam Green ne celis verki varbilon, ĉu bela ĉu malbela, per la filmo, sed tio ne estas problemo, li eĉ rajtas fari tute intence enuan filmon. Eĉ tiel, se mi vidus la filmon antaŭ decidi ĉu lerni la lingvon, mi tute ne certas ĉu mi lernus Esperanton, sed mi certas pri tio, ke por mi ĝi estus pli kialo por ne lerni ĝin. Mi montris ĝin al neniu, kaj, verŝajne, neniam montros ĝin al ne-Esperantisto, ĉar ĝi plifortigas la aĉan antaŭjuĝon, kiun havas homoj pri la parolantoj de Esperanto.

Komenti