“Ne” antaŭvidita 2020

Mi demandis min ĉu iu antaŭvidis la ĉi-jaran pandemion. Mi iom enuis, do mi decidis fari facilan kontrolon, tute ne profundan, per Guglo. Mi nur serĉis hispane ion kiel “pandemio 2020” kaj limigis la gugladon laŭ datoj. Mi ne memoras la datojn, kiujn mi elektis precize, sed eble tiuj estis inter 2009 kaj 2012. Do, videble la serĉado tute ne celis profundan esploradon. Aldone, mi tuj rimarkis, ke ĉiuj la ĵurnaloj havas la nombron 2020 en ĉiu paĝo de siaj retejoj, sen gravi ĉu la novaĵo estas ĉi-jara aŭ ne. Tio malfaciligis la aferon. Tamen, mi ion trovis.

En la profeta flanko mi trovis… eraron. Jes, la famega Nostradamus, laŭ liaj interpretistoj, parolis pri longega pandemio*, kiu finiĝus en januaro de 2020. En la scienca flanko, mi trovis ion* tre trafa de la rusa sciencisto, Oleg Kiselyov, kiu faris prognozon, en la jaro 2012, pri pandemio por la jaro 2020. Tamen, li parolis pri gripa pandemio. Oni ja povas diri, ke li ankaŭ eraris tial. Lia rezonado parolis ĝuste pri la ŝanĝiĝoj de la influenzaj virusoj, nenio pri kronaj virusoj.

Mi profitas la ŝancon por bondeziri la novan jaron al tiuj, kiuj vivas laŭ la okcidenta kalendaro. Ni esperu tion, ke la vakcino ne estu pli malbona ol la malsano.

*La ligiloj estas en la hispana. La unua estas longega listo de profetaĵoj ĝis la jaro 2050. La dua estas novaĵo en ĵurnala retejo.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s