Kion volas Katalunio?

Post mia unua Esperanta renkontiĝo, pli ol dek jaroj antaŭ, mi decidis viziti la ĉefurbon de la lando en kiu ĝi okazis. Tiel mi renkontis du amerikaninojn, eble el Meksiklando. Ankoraŭ ne komencis la nuntempa malluma epoko, en kiu oni ne povas paroli pri io sen fali en aĉan stultan (politika aŭ ne) diskuton kaj tial ili decidis demandi min pri Katalunio. La afero facile kaj senprobleme finiĝis, kiam mi diris al ili ke katalunaj sendependistoj estis nur ĉirkaŭ 35% (ne pli) el la loĝantoj de la kataluna regiono.

Jes, nuntempe, danke al ekonomia krizo, kiu komencis en la jaro 2008, kaj al la fia sinteno de politikistoj kaj sendependistaj kaj unuiĝistaj en tiu regiono kaj en la ŝtata estraro, sendependistoj nuntempe estas eble nur ĉirkaŭ 45%. Jes, mi diras “nur”, ĉar tio estas malgraŭ la grandega malŝparo de la kataluna estraro por kreskigi naciismon, kaj tiel kreskigi sendependismon.

Kiam mi aŭdas diri kaj defendi tion, ke Katalunio volas sendependiĝi, mi kutime memorigas tion, ke Katalunio ne volas tion, sed kelkaj katalunoj volas tion, kaj aliaj ne. Kial nepre estas sendependistoj, kiuj pravas? Ĉu sendependiĝo ĉiam rezultas en pli libera kaj pli justa ŝtato? Nu, historio instruis al ni ke ne, kaj, fakte, fojfoje sendependiĝinta ŝtato povas estis malpli libera kaj pli maljusta. Aliflanke, ĉu tiuj, kiuj sentas sin kaj hispanoj kaj katalunoj ne havas opinion kaj voĉon? Ili ja havas opinion, sed ili antaŭe ne bezonis ekkrii ĝin. Nun, ili bezonas fari tion, sed sendependistoj radikaliĝis tiel forte, ke multaj el unuĝistoj timas paroli.

Mi nek estas kontraŭ, nek estas por la sendependiĝo de Katalunio. Ĉi tiu teksto nur volas montri ke “Katalunio” ne volas sendependecon, sed nur parto el ties loĝantoj volas tion. La diskuto pri voloj, rajtoj kaj libero ŝanĝiĝas multege se oni konscias pri tio.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s