Vuhana filtrilo

Mi povas kompreni tion, ke amasmedioj kritiku politikajn reĝimojn; ĉiam estas kialoj sen gravi pri kiu lando temas. Tamen mi ne komprenas tion, ke amasmedio kritiku politikan reĝimon per ago kritikenda. La brita amasmedio BBC decidis informi pri Ĉinio per filmetoj, registritaj tiel, ke ili montras senvivajn kolorojn, kvazaŭ la vivo Ĉinio estus malĝoja. Plie, BBC nur montras tiujn filmetojn en siaj novaĵaj programoj ekster Ĉinio, kaj dume en Ĉinio la samaj filmetoj havas vivajn kolorojn. Tial oni malkovris la aferon. BBC diris ke tio estis ĉar oni registris per specifan kameraa funkcion por registri la filmetojn. Fakte, tiu funkcio estas ofte uzata en la profesio ĉar ĝi plibone permesas retusi kolorojn kaj lumecon, sed, ŝajne iu en BBC decidis tute ne retuŝi ion en la filmetoj, krom por la ĉina BBC. Ironie unue oni pensis, ke BBC uzis filtrilon por senvivigi la kolorojn, kaj tial kelkaj parolas pri la “vuhana filtrilo” (Vuhano estas la malĝoje fama ĉina urbo, kie nia kara pandemio naskiĝis), tamen la afero estis ĝuste male, oni tute ne uzis filtrilon.

Jen filmeto en la hispana pri la afero:

Alia filmeto pri la afero en la angla:

Post publiki ĉi tion, oni petis al mi plian informon pri la afero ĉar la fontoj, kiujn mi uzis ne estis la plej objektivaj. Mi serĉis kaj trovis ke la afero ekestis pro ĉi tiuj konkretaj filmetoj ankoraŭ (3-a de marto, 2021) videblaj en Jutubo. Ambaŭ estas la sama filmo, sed unu estas belkolora (la unua) kaj la alia malbelkolora (la dua):

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s