Kiborgoj en nia tempo

En la mondo jam estas kiborgoj, homoj, kiuj estas parte (nuntempe, ĉefe) homo kaj parte maŝino. La unua agnoskita laŭleĝe estis Neil Harbisson. Li estas kolor-blindulo, kiu decidis meti en sian kapon antenon por “vidi” kolorojn. Verdire la anteno estas kamerao, kiu sonigas kolorojn en lia kapo. Li tute ne vidas kolorojn per tiu anteno, li nur aŭdas ilin. Laŭ mia memoro, Neil helpas, kaŝe, aliajn ekiĝi kiborgoj.

Manel de Aguas estas hispano, kiu devis iri en Tokion por meti sin du aletojn sur kaj en la kapon. Tio “utilas” por senti (ankaŭ sone) ŝanĝojn en la vetero. Ŝajne, li ne komprenas bone kiel funkcias fenestroj. Nu, kompreneble, la aletoj estas pli sentokapablaj.

Ili, ambaŭ, rajtas libere fari kaj pensi, kion ili volas, sed mi ne devas kompreni ĉion. Mi povas kompreni al Neil, eĉ se mi opinias ke li apenaŭ solvis ion per tiu ilo. Sed mi tute ne komprenas Manel. Mi legis lian vidpunkton (kaj liajn plendaĉojn pri la logika malkomprenemo de aliaj) sed mi nur vidas idioton, kiu bezonas iel elstari kaj kiu elektis tute senutilan ideon kvazaŭ ion ege artan, futuristan kaj bonegan. Ne, mi ne vidas ion futurista kaj mojosa en tio, nur stultan danĝeran reklamilon.

Estas iloj, kies vera utilo estas ankoraŭ tre dubinda se oni pensas pri ĥirurgia afero, sed, laŭ mi pli interesaj. Tamen, la aletoj tute malmankas. Se li vere interesiĝus pri senti iajn ŝanĝojn en la vetero li povus verki ion pli diskreta kaj senriska eĉ se li vere sentas sin ion pli ol homo. En nia tempo pli kaj pli estas egooj nesatigeblaj kaj ili tute perdis la nordon eĉ se ili kapablas aŭdi ĝin en sia kapo.

Vikipedia artikolo en la hispana de Neil Harbisson (disponeblaj alilingvaj artikoloj).

Fotoj de la aletulo.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s