Kemetismo

Dum la lastaj semajnoj mi legis libron pri la antikva Egiptio. Ĝi parolis multe kaj bele pri la antikva religio de tiu lando. Ĉar mi scias tion, ke ekzistas religioj bazitaj sur la antikva kelta religio, mi demandis min ĉu same okazas pri la antikva religio de Egiptio. Mi tute ne esploris tion, tamen interreto fojfoje ankaŭ aŭskultas preĝojn.

Tute hazarde min trafis filmeto pri kemetistoj. Ŝajne, iam antaŭ la fino de la 20-a jarcento, virino havis vizion dum paganisma iniciado pri eki religio bazita sur la antikvaj egiptaj dioj kaj ĉar tempo malmankis al ŝi, tion ŝi faris. Nuntempe estas pluraj branĉoj de kemetismo. La nomo devenas el la antikva nomo de Egiptio en la tiama egipta lingvo, fakte, la kemeta, la lingvo de Kemetio.

Verŝajne, ĉi tiu nova religio tre malmulte rilatas al la vera religio de Kemetio, sed laŭ la Vikipedio, ortodoksaj kemetistoj strebas rekonstrui ĝin. Kaj por ke ne manku detalo, la iniciatintino deklaris sin faraonino.

Por scii pli, serĉu vian lingvon ĉe https://es.wikipedia.org/wiki/Kemetismo

Oficiala retejo: http://www.kemet.org/ (nur en la angla)

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s