La manio de Mastodonujo

Kelkaj semanoj antaŭ mi parolis pri manio de la Linuksa komunumo. La Mastodona komunumo (Mastodono estas tiu servo simila al Tvitero), laŭ manioj, sufiĉe similas al la Esperanta. Eblus esperi, ke se iu registriĝas en Mastodono, tiu faras tion por paroli pri ĉia afero, same kiel eblus esperi, ke se iu lernas Esperanton estas por paroli pri ĉia afero. Tamen, realo estas tre malsama, ĉar same, kiel en Esperantujo la ĉefa temo estas Esperanto, en Mastodono la ĉefa afero estas Mastodono. Plia samaĵo estas ke Mastodonistoj, ŝatas fiparoli pri Tvitero, same kiel Esperantistoj ŝatas fiparoli pri Ido, kaj, fine, dum Esperantujo donas kulton al Zamenhof, Mastodonujo donas kontraŭkulton al Elon Musk.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s