soc.culture.esperanto eĉ pli facile per guglaj grupoj

Mi ankoraŭ ege rekomendas la filtrilan metodon por kaŝi aŭ forigi spamon en soc.culture.esperanto ĉar ĝi estas la plej efika, tamen, mi pensis alian metodon por tiuj, kiuj, ial, uzas guglajn grupojn kaj preferas pli facilajn metodojn.

Mi memoris ke la paĝo de la grupo havas serĉilon en sia plej alta parto. Simple skribu la vorteton “la” tie, kaj jen kiel vi vidos la grupon post premi la lupeon (t.e. serĉbutono):

Skribu “la” en la serĉilo, premu la lupeon kaj seks-afiŝoj kaŝiĝas!

Kiel vidas, la seks-afiŝoj malaperas. Tamen, ne malaperas, ekzemple, spamado en lingvoj, kiuj havas la vorteton “la” kaj, pli grave kaj rimarkiginda: Se afiŝo ne enhavas tiun vorteton, tiu afiŝo ne montriĝos. Oni povas provi ankaŭ per aliaj oftaj vortetoj (kaj, tio, kio…), sed “la” estas, laŭ mi, la plej ofta, kaj aliaj vortetoj malaperigos pli afiŝojn en Esperanto. Aldone ĉi tiu metodo havas grandan malfortaĵon: Se spamisto legas ĉi tion, verŝajne, la metodo ne plu funkcios.

Per ĉi tiu ligilo vi eĉ ne bezonos skribi la vorteton “la”.

Unu penso pri “soc.culture.esperanto eĉ pli facile per guglaj grupoj

Komenti