Pri ĉi tiu reta taglibro

Se mia memoro ne eraras, mi komencis retan taglibron dum la jaro 2008 en forpasinta retejo, Xihalife, kiam ĉiu nova socia reto naive volis rigardi rekte al okuloj de Fejsbuko. Tiam la taglibro nomiĝis “Malpli ol tridek vortoj“. Ĉiuj la tekstoj, kiujn mi skribis tie malaperis. Ŝajne, mi ne elektis pli bone kiam mi ekuzis Esperanto.com por komenci novan taglibron. Tamen, mi konservis preskaŭ ĉiun tekston de tiu taglibro. Mi decidis ekuzi WordPress.com ĉar eble ĝi daŭros iom pli ol malmultaj jaroj kaj ĉar, eĉ se la tekstoj de la loko ne estas la plej interesaj, mi ŝatus ke mia laboro, ideoj kaj stultaĵoj estu plue legeblaj.

Tio celas diri ke mi kreas ĉi tiun “Novatagejon” (tio estas ejo de Novatago) ne tiom por plue skribi sed por republiki malnovaĵojn.