Yeonmi Park estas nordkoreanino, kiu havis tre malfacilan infanecon en Norda Koreio, kaj ŝiaj postaj jaroj, kiam ŝia patrino decidis fuĝi kun ŝi en Ĉinion, estis ne pli facilaj, ĉar la prezo de tio por ili estis iĝi seks-sklavulinoj. Post multaj travivaĵoj ŝi iris en Sudan Koreion kaj, fine, en Usonon. Ŝi nuntempe denuncas la krimojn de la Nordkorea reĝimo. Tamen, tio, kion ŝi trovis en Usono, estis nekredebla surprizo por ŝi.
Mi tradukas kelkajn el ŝiaj frazoj, kiujn ŝi diris en pluraj intervjuoj:
“Kiam mi estis en Norda Koreio, historio estis tute forgesita. Ili ne instruis al ni pri praeksplodo, pri Jesuo, pri teorioj pri kiel ni estas ĉi tie… Do, kiam mi alvenis en Kolumbia Universitato, mi sentis emocion pro povi lerni pri historio kaj pri homa pensado tra epokoj. Unu el la instruistinoj demandis al studentoj ‘kiu ŝatas la librojn de Jane Austin kaj kiu legas ĉi tiajn klasikaĵojn?’, kaj mi tuj respondis ‘mi ŝategas ilin’, ĉar mi pensis, ke tio estas io bona. Kaj ŝi respondis ‘ĉu vi scias ke ties skribistoj havis koloniisman pensmanieron, kaj ke ili estis rasistoj kaj diskriminaciistoj?’. Tiel ili purigas onian cerbon kaj mi pensis ‘ŭaŭ! ĉi tio frenezas!’. Universitata edukado estas pensita por sentigi nepardonemon kontraŭ okcidento…”
“En Kolumbia Universitato senĉese oni paroladis pri ‘sekuraj lokoj’, kaj pri eviti ‘ĉian malameman diskurson’. Kaj antaŭ komenci lecionon en klasĉambro, ni estis tie kunvenite kaj oni petis ‘diru al ni viajn pronomojn’. Mi pensis ke Norda Koreio estas sufiĉe freneza loko, sed ne tiom, kiel ĉi tio.”
“Tio, kio plej impresis min, estis, ke en Nordkoreio ni havis nek interreton, nek alliron al Ŝekspiro, nek al aliaj grandaj pensistoj. Ni scias nenion. Tamen, ĉi tie oni havas ĉion, kaj homoj decidas, ke oni purigu iliajn cerbojn kaj ili neas tion. Ĉar mi vidis subpremon al popolo, kaj mi scias kiel tio estas. Tiam mi aŭdis ‘okej, ĉi tiu diskurso estas malamema, oni devus nuligi ĝin’, la afero estas, kiu decidas tion, kio estas malamema diskurso kaj kio ne estas tio? Kutime tiu rezultas esti la estraro. Ĉi tiuj universitataj ‘infanoj’ parolis larmoplene pri kiel ili estas subpremataj, kaj mi rigardis ilin kaj pensis… Ili tute certe pagas kvincent mil dolarojn por studi ĉi tie. Kiaj amaruloj ili estas! Ili aprezas nenion pri ĉi tiu lando, pri tio, kion la konstitucio diras pri unuopula libero.”
“Kiam mi alvenis al Kolumbia Universitato, mi pensis ke en tiel prestiĝa instruejo oni serĉus veron per debatoj de multaj ideoj, sed anstataŭ tio, nome de ‘sekuraj lokoj’, ili diris al mi ‘se ĉi tio ĝenas al vi, simple ne venu al klasojn’”… “Kaj se oni diskutis, la instruisto diris ‘oni purigis vian cerbon’. Kaj fine, mi silentis por povi ricevi la universitatan titolon”.
“En la universitato, fojfoje, oni demandis min pri kiom da homoj kredis la ŝtatan propagandon, kaj mi respondis, ke tie estis kiel vivi en la filmo ‘The Truman Show’, neniu scias pri kiu rolas, kaj ĉiu devas sekvi la ludon por postvivi. En la universitato estis same, ĉiu ripetis ĉion, kion la instruistoj diris, sed neniu vere esprimis sian propran opinion, kaj mi estis la sola studentino, kiu ĉiam levis la manon, ĉar mi ne havis problemon pri studi okcidentan civilizacion. Ĉiu rigardis al mi, kvazaŭ mi estus eksterterulino. Kaj tial, ke mi rifuzis senti malamon al blankuloj, ili diris al mi tion, ke mi trapasis sisteman cerban purigadon. En Norda Koreio, mia destino estis decidita tiam, kiam mi naskiĝis. Mi alvenis en Usonon kaj aŭskultis paroli pri kulpo de blankuloj, kaj mi pensis, ke vi ne estas respondecaj de sklaveco, kiu okazis centoj da jaroj antaŭ.”
Nu, ĉi tio estas opinio pri la dekadenca okcidento de virino, kiu travivis veran subpremon, veran sklavecon, inferon por povi kaj rajti vivi libere. Kaj bonvole ne estu la stultulo, kiu rigardas la fingron, kiu montras la lunon, anstataŭ rigardi la montratan lunon. Ŝi simple opinias hontindan trovi sintenojn diktatorecaj, absurdaj kaj kontraŭ scio en eminenta instruejo, kaj ke estas nekompreneble ke tia sinteno tiel sukcesas en socio, kie libero ekzistas. Ŝi evidente ne opinias ke Usono estas pli malbona ol Norda Koreio.