Ne demandu ĉu demandi

Ĉiutage, en interretaj babilejoj, mi vidas homojn, kiuj ekaperas por demandi ion similmaniere al ĉi tio:

Ĉu estas ĉi tie komputika ekspertulo?

Ĉi tiel estas malbona maniero por demandi ion. Jen tio, kion vere oni demandas tiel:

Ĉu estas ĉi tie komputika ekspertulo, kiu bonvole atentos mian problemon, sen gravi pri kia kaj pri kio ĝi estas, eĉ se ĝi vere tute ne rilatas al komputiko, aŭ se iu, kiu ne scias pri komputiko, povus respondi mian demandon?

Estas multaj kialoj, laŭ kiuj, multaj personoj, kiuj JA havas la scion, ne agnoskos tion. Se oni demandas, oni demandas pli ol tio, kion oni pensas.

Oni petas al personoj preni respondecon. Oni demandas pri memkonfido al propra lerteco. Oni, ankaŭ, sennecese malhelpas aliajn respondi. Multaj personoj povus respondi, ĉar respondo, laŭ maleksperta komputika uzado, eble baziĝas sur komuna senco, aŭ sur simpla kaj rapida guglado.

Alie, via demando povus esti komprenata ĉi tiel:

Mi havas demandon pri komputiko sed mi estas tro mallaborema por formale skribi ĝin, se mi ne certas ĉu iu ĉi tie povos sendube respondi ĝin.

… kaj tio estas pigreco. Se vi ne intencas labori por solvi vian problemon, kial alia volos fari tion?

La solvo ne estas demandi ĉu demandi, sed simple demandi. Iu ajn povus respondi al vi, se la demando estas klara, ĉar eble iu scias la respondon aŭ eble iu scias kiel trovi la respondon kaj / aŭ li ankaŭ interesiĝas pri ĝi.

*Fonto: https://sol.gfxile.net/dontask.html. Esperantigo el la angla.

Komenti