Se oni ne estas muzika diletanto, ne havas profesian interesiĝon aŭ se oni nur “manĝas” pli aŭ malpli grandajn muzikajn sukcesojn en amasmedioj, preskaŭ neniam oni aŭskultos alilingvajn eksterlandajn kantojn, krom en la angla, kompreneble. Tial, la plimulto perdas okazon aŭskulti belegajn kantojn. En Hispanio, oni povas aŭskulti, nur malofte, ion en la franca aŭ la portugala. Eĉ tiel, ni tute ne konas multajn sukcesajn belajn kantojn en tiuj lingvoj. Ekzemplo estas ĉi tiu kanto, kies titolo esperante estas “Amantino ne havas hejmon”, de la brazilanino Marilia Mendonça (elp: Marilja Mendonsa):
Mi tre ŝatas la voĉon kaj la melodion, tamen la teksto por mi estas iom stranga. Ĝi parolas pri virino, kiu pardonpetas al edzino de sia amanto, kaj ŝi ploras ĉar ŝi sentas, ke ŝi neniam trovos veran amon.
Mi trafis la kanton ĉar Marilia perdis sian vivon en aviadila akcidento komence de novembro, tio iĝis granda tvitera tendenco kaj fine hispana radio elsendis ĝin.