Franda rekomendo al turistoj en Granado

En Granado (Hispanio) estas du rekomendindaj dolĉaĵoj por frandemaj turistoj. Unu el ili estas la piononoj, kies nomo estas omaĝo al la katolika papo Pio la 9-a pro proklami dogmon pri la senmakula koncipiĝo de la virgulino. Tiu dolĉaĵo estas malseka spongokuko kun rostita kremo. Laŭ mia memoro, mi nur manĝis ĝin unu fojon, sed sendube manĝus ĝin denove. Kvankam ĝia origino estas en Santa Fe, vilaĝo de la provinco de Granado, tio estas facile trovebla en la urbo de Granado. Ŝajne, ankaŭ ekzistas piononoj en Ameriko kaj Filipinoj (tie nomita pianono), sed ties recepto malsamas.

La dua kuko nomiĝas Maritoñi (elp. simile al maritonji) kaj ĝi… ege mankas al mi. Ĝi estis mia ĉiutaga matenmanĝo dum la du semajnoj, kiujn mi trapasis ĉiujare en Granado dum la somerferioj de mia infaneco. Ĝi estas seka spongokuko kun “angelhararo” (tio estas ia konfitaĵo; tiunome ekzistas pluraj, kaj mi ne certas pri ĉi tiu) kaj, laŭ la retejo de la entrepreno, kiu faras ĝin, kun “malafollá” (esprimo el Granado, rilate al tiea malbonintenca humoro, kiu laŭvorte estus tradukebla kiel “malbonfikitado”). Mi pensas ke tiu “malafollá” en la kuko temas pri la pulvora sukero, kiu kovras ĝin kaj kiu facile malpurigas onin, se oni ne zorge atentas la malfermadon de la saketo, en kiu ĝi konserviĝas. Nu, mi atentigas pri tio, ke ĉi tiu kuko estas dolĉega, do eble ĝi ne estas por ĉiu. Ĝia nomo estas omaĝo al la filino de tiu, kiu inventis la kukon kaj ĝi estas karesformo de Maria Antonia.

Komenti