Du kuriozaĵoj pri gemonaĥoj

En Hispanio estas sep cent funkciantaj katolikaj monaĥejoj, en kiuj loĝas entute naŭ mil gemonaĥoj. Laŭ tio, en Hispanio loĝas triono da la katolikaj gemonaĥoj de la tuta mondo. Tio implicas ke en la mondo estas proksimume dudek sep mil katolikaj gemonaĥoj. Tio nombro ne ŝajnas alta laŭ mi.

Mi ĵus trafis la vorton begino. Tio estas katolika monaĥino, kiu nek votis nek apartenis al monaĥina ordo, tamen ŝi ja vivis en komunumo. La radiko de la vorto estas ina, kaj ĝia vira ekvivalento estas begardo, kiu estas simila monaĥo, kiu aperis pli malfrue. Legu pri beginoj en la Esperanta vikipedio.

Komenti