Pensiga malsamaĵo inter gastigaj servoj

Iom post komenci la enhejmiĝo, mi ricevis retpoŝton el Couchsurfing. Ili petis monon, anoncis maldungojn kaj (se mia memoro ne eraras) ŝanĝis la uzkondiĉojn, ĉar, pro la tutmonda haltiĝo, la retejo ne povus alie postvivi. Pro scivolemo, mi esploris kiel funkcias la servon BeWelcome. Mi malkovris tion, ke BeWelcome apenaŭ bezonas monon por funkcii. Kompreneble, la laboro estas farita de volontuloj. Ambaŭ servoj estis uzeblaj senpage (sed ne same libere). Unu el ili perlaboris monon kaj, supozeble, ĝiaj ĉefuloj lernis mastrumi entreprenon. La alia uzas efike donacitan monon. Ambaŭ servoj funkciis kaj ambaŭ povis malaperi iam ajn, sed nur unu el ili sendis neatenditan retpoŝton por peti helpon.