Malami Muskon

Elono Musko aĉetis Tviteron. Kaj tio migrigis multajn tviteranojn el Tvitero al Mastodono (t.e. alia reta socio tre simila al Tvitero laŭ -sen-utileco, sed samtempe tre malsama laŭ retfunkciado). Ĉiu el ili malamas Muskon. Li aŭdacis defendi liberesprimon en Tvitero. LI! Tia riĉega fiulo, kiu… fakte, pli aŭ malpli same riĉas kaj tute same fias al eksproprietuloj, kiuj ne defendis liberesprimon de la uzantoj de Tvitero.

Nu, mi ĵus legis en Mastodono afiŝon, kiu diris: “Mi ne komprenas, kial ankoraŭ oni ‘vendas’ Muskon, kvazaŭ geniulon”. Malamo kaj ekstremismo igas personojn paroli stulte. Musko estas homo, kaj kiel homo, li havas malvirtojn. Tamen, tio tute ne malkongruas kun esti geniulo. Esti geniulo ne samas al esti heroo. Fakte, heroo ja povas esti hazarda stultulo. Esti geniulo malkongruas kun esti stulta, sed ne kun esti fiulo, kaj fakte, ne malofte geniuloj estas fiaj.

Aldone, Elono Musko havas defendantojn kaj atakantojn. Do, “oni” ne “vendas” lin (nur) kvazaŭ heroo. Kvankam forpelitoj de Tvitero, ne memforpelitoj, sed forpelitoj de la ne-Elona Tvitero, eble vidos heroon en li.

Oni devas rajti admiri verkon sen admiri la aŭtoron. Oni devas rajti havi neekstremistan opinion pri homoj, almenaŭ, tiam, kiam tio racias. Eĉ se por tiuj, kiuj ĉiam havas ekstremistan opinion, neniam racias havi neekstremistan opinion.

Klarigo: Laŭ funkciada filozofio, mi ja preferas Mastodonon al Tvitero, tamen laŭ uzantaro ambaŭ servoj estas malindaj. Eĉ tiel, eble iam mi registriĝos en Mastodono (neniu diris, ke mi estas pli inda ol alia).

Kiel pruvo pri la malindeco de la uzantaro de ambaŭ servoj jen traduko de afiŝo de mastrumanto de la ĉefa servilo de Mastodono rilate al la sekvo de la aĉeto de Tvitero:

Mi pensas tion, ke Mastodono aŭ la Fediverso neniam altiris tiom da atento. Ĉi tio estas granda ŝanco por ke homoj finfine vidu tion, ke sociaj retoj povas malsame funkcii, ke povas esti protokolo ne regata de unu sola entrepreno.

https://mastodon.social/@Gargron/109289006695198209

La ironio estas, ke ĉiu, kiu migris al Mastodono, tute ne havis problemon pri uzi servon regata de unu sola (fia) entrepreno, kaj fakte, ili preferas servon, kies (sola) mastrumanto forte regu la penson de la uzantoj. Nu, fine, granda parto el ili reiros al Tvitero, ĉar la afero temas pli pri egoo ol pri alia aĵo, kaj ju pli da “mi ŝatas” kaj “re-tvitado” des pli bone. En Mastodono tiuj nombroj, eĉ nun, restos malgrandaj.

Komenti