Subvencioj kaj hispanaj filmoj

Dum la lasta ceremonio de la Goja-premioj (film-artaj), sentalenta juna aktoro kaj reĝisoro diris tion, ke la hispana estraro devas subvencii (pli, ĉar oni jam faras tion) la hispanan film-arton. Mi ne nepre kontraūas subvenciojn, tamen ĉi tiu peto estas honta, ĉar ĝi nur serĉas daŭrigi la neakcepteblan sintenon de film-artistoj neglekti ĉiam la publikon. Eĉ se la afero iomete ŝanĝiĝis lastatempe, la hispana film-arto estas ege malŝatata de la hispana publiko, la hispanaj film-artistoj plendas pri tio, kaj anstataŭ fari kelkajn ŝatindajn filmojn, ili postulas subvenciojn.

Fakte, subvencioj estis tio, kio malplenigis la hispanajn kinejojn por hispanaj filmoj en la 1980-a jardeko. Pli frue, hispanoj ŝatis spekti eĉ la hispanajn B-seriajn filmojn, sed tiam la estraro decidis subvencii la film-arton por sendependigi la artistojn el la film-arta industrio. La rezulto estis, kiel tro ofte, ke subvencioj naskigis novan koruptadon: subvencioj estis nur por amikoj de la estraro, ĉiu senhonte plialtigis sian salajron (kaj tute senkiale rilate al rezultoj). Kreiĝis tute nova filma sensperta industrio ĉirkaŭ subvencioj. La malnovaj profesiuloj, kiuj bone sciis fari filmojn, estis diskriminaciitaj, kaj en la nova situacio ili ne povus postvivi. Krom tio, la subvencioj estis nur por filmoj, kiuj havus (arbitre) “specialan” intereson aŭ kiuj estis eksperimentaj: Alidirite enuegaj pedantaĵoj, nur por pedantoj.

Tiuj, kiuj parolas la hispanan povas legi iom pli detale pri ĉi tio ĉi tie.