La Monaĥejo de Ŝtono*, en provinco Zaragozo, estas vizitinda loko por tiuj, kiuj longe vizitos Hispanion, aŭ tiuj, kiuj havas ŝancon viziti la landon pli ol unu fojo. Nuntempe, ĝi ne estas plu funkcianta monaĥejo sed turismumejo, kie oni povas viziti la monaĥejon kaj la apudan belegan naturan parkon.
Kuriozaĵo: Ŝajne kaj laŭ (oficiala?) historio kaj la Vikipedio en la hispana, tie estas kie unue kuiris ĉokoladon en Eŭropo, en la jaro 1534. Mi diras tion tiel, ĉar facile eblas tio, ke iu faris tion en pli frua jaro, sed oni ne konservas memoron de tio.
*Ne estas Esperanta artikolo en la Vikipedio, sed la artikolo en la hispana havas ligilojn al alilingvaj artikoloj.