Bojoj

En Hispanio, aŭ en la hispana, ekzistas la esprimo “oni bojas, do ni rajdas”*, kiu celas diri tion, ke oni kritikas nin, ĉar ni bone progresas, kaj tio malfeliĉigas kritikantojn. Laŭ mi, oni trouzas tiun esprimon. Kritikoj ne ĉiam estas fiaj aŭ naskiĝas el envio, kaj ili povas havi helpan celon. Tamen, mi sentas tion, ke multaj preferas apogiĝi sur ekzisto de kritikoj, sen aŭskulti ilin, por pravigi siajn agojn kaj montri tiujn kritikojn kvazaŭ pruvo de bona progreso kaj sukceso. Ne malofte, ne aŭskulti “bojojn” faligas nin el la ĉevalo.

*Oni kutime diras ke tiu hispana esprimo originas el la famega libro La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo de Miguel de Cervantes. Tio ne estas vera. Laŭ ekspertuloj, Cervantes neniam skribis tiun frazon.

Komenti