La bonŝanco esti viro en Hispanio

Jam de multaj jaroj antaŭ, hispanaj (sendube ne nur tie) amasmedioj informas pri senhejmuloj ĉi tiel: “20% el senhejmuloj estas virinoj”. Komprenu, ke la celo ne estas paroli nek pri la sukceso de feminismo por atingi tian malaltan nombron (fakte, feminismo ne estas por tiaj sengravaĵoj, krom por nur tre, tre laŭte plori pri ili), nek por montri, ke, bonŝance, nur 20% el senhejmuloj estas virinoj. La celo estas paroli pri la neakceptebla diskriminacio kontraŭ virinoj. Mi neniam elstariĝis en aritmetiko, tamen mi kapablas kompreni tion, ke 80 estas multe pli alta nombro ol 20. Tamen, por feminismo, ideologio pri malamo, viroj simple ne estas homoj. Tial “nur” 80% el senhejmuloj estas viroj, tial tiu problemo ne atentindas, tial estas bonŝanco esti viro en Hispanio.

Komenti