Magiaj kaj nemagiaj lernejoj en Unuiĝinta Reĝlando

Pasintsemajne iu eksplikis al mi tion, ke la sistemo de Domoj en Hogvartso, la lernejo de la libroj de Harry Potter, ne estas io elpensita por la rakonto. En la lernejoj de la Unuiĝinta Reĝlando kaj kelkaj landoj de ĝia Komunumo de Nacioj ankaŭ ekzistas Domoj. Tio pensigis min pri la magia Ordig-Ĉapelo de Hogvartso: Ĉu en la lernejoj de la Unuiĝinta Reĝlando oni uzas ĉapelojn por ordigi lernantojn laŭ Domoj? Kaj se tia afero ekzistas, kiel ĝi funkcias en nemagia mondo? Ĉu ĉiu domo havas ĉapelon, kaj la grando de la ĉapelo estas tio, kio decidas ĉu lernanto estos en unu Domo aŭ en alia? Alidirite, ĉu oni ordigas lernantojn laŭ la grando de iliaj kapoj?

Ĉu tradicia ordig-ĉapelo de nemagiaj lernejoj?
(Aŭtoro de la bildo: Cornischong / Krea Komunaĵo Atribuite Samkondiĉe 3.0 Neadaptita)

En la interreta epoko, tiaj duboj estas facile solveblaj, kaj la Vikipedio en la angla donis respondon al mi. Realo estas tre malsama al rakontoj pri sorĉistoj. Vere, oni faras la ordigon tute hazarde. Laŭ la Vikipedio, nur la Domo de pli junaj gefratoj ne estas decidita hazarde, kaj ili estos en la Domo de la plej maljuna frato aŭ fratino. Konklude, mia sistemo laŭ la grando de ĉapelo, eĉ sen magio, estas pli interesa.

Aliflanke, mi komprenis ke por la infanoj de la Unuiĝinta Reĝlando la afero pri la Domoj faris, ke la libroj de J.K. Rowling estu multe pli familiaraj kaj specialaj por ili, ĉar ili travivis similajn spertojn ol tiuj, kiujn travivis Harry en Hogvartso.

Komenti