Neevitebla (Rakonto per artefarita intelekto)

Sur malproksima dezerta insulo, grupo da Esperanto-parolantoj trovis konsolon en sia komuna lingvo. Rimarkinde, ili sukcesis konstrui fortikan lignan kabanon kaj subteni sin per sia eltrovemo. Tamen, post 90 tagoj, ekscitita debato pri la uzado de la akuzativa kazo en Esperanto kaŭzis tragikan turniĝon de la okazaĵoj. En timiga montro de siaj kapabloj, la iam pacaj insulanoj turnis sin kontraŭ la alia, uzante la ilojn kiujn ili sperte kreis. La insulo, iam plenigita de espero, nun flustris malĝojan rakonton pri perdita harmonio.

Rimarkigoj: Mi malkovris tion, ke nun WordPress havas ilon por skribi per artefarita intelekto kaj mi volis provi ĝin. La ilo uzata de WordPress kapablas skribi Esperanton, sed en mia unua provo (tiu, kiun vi legis) mi ne sciis, kiel fari tion (nur oni devas peti al ĝi tekston en Esperanto -kvankam en dua provo, la rezulto ŝajnis stranga, kaj pli malbona ol gugla traduko-). Do, ĝi skribis la rakonton angle, kaj Guglo tradukis ĝin. Mi petis tian rakonton, sed mi tuŝis nenion el la rezulto, nek en la angla versio donita de la ilo, ne de la gugla traduko. Kial mi petis tian rakonton? Ĉar mi certas pri tio ke Artefarita Intelekto neniam venkos Naturan Stultecon. Nu, eble mi troigis rilate al la diskuto “post 90 tagoj”, ĉu Esperantistoj kapablas esti sen diskutaĉi eĉ nur unu tago?

Komenti