Iloj en Telegramo

Ĉar Telegramo estas populara inter Esperantoparolantoj, mi decidis fari mallongan liston pri Telegramaj robotoj (iloj):

Por uzi tiujn, oni devas aldoni ilin al la kontaktolisto. La sekvaj estas uzeblaj simple per la babila tekstujo:

  • @like metas sub la teksto du butonojn por ebligi “ŝati” aŭ “malŝati” la mesaĝon al legantoj.
  • @Youtube / @vid serĉas jutubaĵojn.
  • @imdb por serĉi filmojn en la datumbazo de IMDB.
  • @wiki utilas por serĉi vikipediajn artikolojn. Por serĉi en lingvoj, kiuj ne estas la angla, oni devas skribi lingvan kodon post @wiki. Ekzemple: @wiki eo Telgramo.