Ne estas problemo

Mi spektis filmeton (en la hispana) de bela rusa junulino, kiu venis al Hispanio, pli precize al Valencia regiono, por fari volontulan laboron. Ŝi priparolis la hispanan esprimon “no pasa nada”, Esperante, “ne estas problemo”. Por ŝi estis granda surprizo ĉar, ŝajne, rilate al rusoj (laŭ ŝi), hispanoj havas tre rilaksan sintenon en niaj vivoj. Ĉu tio veras? Mi ne povas kompari hispanojn kaj rusojn, tamen, oni ja rajtas diri ke hispanoj havas pli rilaksan sintenon ol ĝenerale aliaj nordeuropanoj, ĝenerale usonanoj, kaj verŝajne kanadanoj.

Tamen, la afero ne estas tiel facila, kiel ŝi eksplikas en ŝia filmeto. Ne samas labori en funkciula laborposteno kaj labori en privata entrepreno aŭ esti la estro aŭ la proprietulo. Se vi havas iajn erarojn en privata entrepreno vi pagas ilin, krom se vi estas la proprietulo. Kaj preskaŭ neniam estas rilaksa afero labori en privata entrepreno, speciale se eraro ne havas facilan solvon. Ankaŭ ŝia vidpunkto ne povas esti tre objektiva ĉar ŝi estas bela KAJ juna KAJ volontulino en eksterlando, kiu verŝajne ne havis salajron. Ŝi devus esti malsimpatia kaj havi malbonan konduton por havi verajn problemojn pro normalaj eraroj pro ne havi sperton. Simpatioj kaj malsimpatioj, krom hierarkio kaj antaŭjuĝoj, tre gravas, laŭ mi, ĉie, rilate al sekvoj de eraroj.

Ankaŭ la afero ne tute samas en nord-Hispanio kaj sud-Hispanio. Nu, hispanoj ja havas tiun rilaksan sintenon, kaj ni, kutime, ne troigas facile solveblajn problemojn, sed tio ne implicas ke ne estas problemo erari aŭ esti maldiligenta.

Kiu gajnas al hispanoj je tia sinteno? Multaj amerikaj hispanidaj landoj. Mi eble parolos en venonta blogaĵo pri la respondo “nunete” (nun-et-e, hispane, “ahorita”), kiun ofte oni ricevas en kelkaj amerikaj landoj, kiam oni bezonas rapidan servon.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s