Baloneta Mondpokalo

Inter la simpatiaj absurdaĵoj, kiuj naskiĝas per kaj pro interreto, eblas vidi la Balonetan Mondpokalon. Aranĝita de du riĉuloj, Ibai Llanos (hispana jutubisto) kaj Gerard Piqué (hispana piedpilkisto), ĉi tiu mondpokalo okazis je la pasinta 14-a de oktobro. En ĝi partoprenis tridek du landoj, kaj la peruana ludisto, Francesco de la Cruz gajnis la mondpokalon. La dua loko estis por germano kaj la tria, por hispano.

La ideo naskiĝis tiam, kiam Ibai vidis ĉi tiun tvitaĵon, kiu ŝerce proponis la balonetan ludon por la venontaj Olimpiaj Ludoj.

Ibai duonŝerce diris, ke li volis aĉeti la rajtojn de la ludo kaj aranĝi mondpokalon. Poste Gerard Piqué aldoniĝis pli serioze al la ideo.

Se vi volas spekti la indegan eventon, jen ĝi: